Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj: Usono devas agi en akordo kun siaj paroloj
CMG Publikigita: 2023-12-15 21:09:36

La 15an de decembro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, prezidis regulan gazetaran konferencon. Estis raportisto, kiu starigis demandon, kiel la ĉina flanko komentas pri tio, ke hieraŭ la usona financa ministro, Janet L. Yellen, alvokis al Ĉinio ŝanĝi siajn ekonomiajn politikojn, asertante ke tro granda efiko de ŝtataj entreprenoj povas limigi kreskon. 

Mao respondis, ke Ĉinio ĉiam opinias ke disvolvi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, sanajn kaj stabilajn, utilas kaj al la du landoj kaj al la mondo. 

Ŝi substrekis, ke Ĉinio volontas, kune kun Usono, sin teni je la principo de reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kunlaboro por kungajno, plenumi la komunajn ideojn atingitajn de la ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko, kaj fari ke la dulandaj rilatoj ekonomiaj kaj komercaj evoluu sane kaj stabile. 

Ŝi aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono agu en akordo kun siaj paroloj, kaj ke ĝi ne faru en tia maniero, en kiu ĝi unuflanke ripetas pri kunlaboro kun Ĉinio, sed aliflanke serĉas “dekroĉiĝon” for de Ĉinio kaj sankciumas ĉinajn entreprenojn per svinganta bastonego. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree