Wang Yi renkontiĝis kolektive kun diplomatiaj delegacioj saudarabia kaj irana
CMG Publikigita: 2023-12-16 19:40:06

La 15an de decembro, en Pekino, Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj sub la Centra Komitato de KPĈ, renkontiĝis kolektive kun la saudarabia vicministro pri eksterlandaj aferoj, Waleed Elkhereji, kaj la irana vicministro pri eksterlandaj aferoj, Ali Bagheri Kani, kiuj ambaŭ venis al Ĉinio por ĉeesti la unuafojan kunvenon de la triopa koalicia komisiono.

Wang Yi deziris, ke la kunveno havu plenan sukceson, kaj diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas al la mezorientaj popoloj sendepende serĉesplori sian evoluigan vojon, al la mezorientaj landoj solvi sekurecajn problemojn de la regiono per solidareco kaj kunagado, kaj al Saud-Arabio kaj Irano daŭrigi la procezon, en kiu iliaj rilatoj estu plibonigitaj.

Pri la rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano Wang metis tri proponojn: ne ŝanceliĝante persisti en elekto de paca strategio; plue plibonigi la duflankajn rilatojn; kaj neniigi eksterajn intervenojn.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree