La 14an de decembro rusa prezidento Vladimir Putin okazigis jaran gazetaran konferencon en Moskvo kaj respondis prekaŭ 80 demandojn en kvar horoj. Li aparte invitis raportiston de Xinhua Novaĵ-Agentejo fari demandon antaŭ ol raportisto de New York Times kaj alte taksis la disvolvon de la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio. Li opinias, ke la dulandaj rilatoj estas grava garantio por monda stabileco kaj ambaŭ flankoj havas vastan perspektivon en kunlaboro de ekonomio, militaj aferoj, interhomaj interŝanĝoj, ktp.
Li diris, ke la kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio atingis senprecedencan alton kaj li ĝojas pri disvolvo de la dulandaj rilatoj en diversaj kampoj.
Putin akcentis, ke la kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio en militaj aferoj, ekonomio kaj humara kampo ne rezultigos establon de ia ajn grupo, nek celas al iu ajn tria partio.
Parolante pri grava signifo de kunlaboro inter la du landoj kadre de BRICS-landoj, li emfazis, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas grava garantio por la monda stabileco.