Ĉinio publikigis regulojn pri superrigardo kaj administro de nebankaj paginstitucioj
Yu Publikigita: 2023-12-17 16:44:12

Ĉina ĉefministro Li Qiang subskribis dekreton de la Ŝtata Konsilio por publikigi regulojn pri la superrigardo kaj administro de nebankaj paginstitucioj, kiuj validiĝos la 1an de majo 2024.

La reguloj celas antaŭenigi laŭleĝan superrigardon kaj administron de tiaj institucioj kaj iliaj komercaj operacioj, faciligi la sanan disvolviĝon de la sektoro, protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de klientoj kaj helpi al la institucioj pli bone servi la realan ekonomion kaj plenumi la bezonon de klientoj pri diversigitaj pagmetodoj.

 La novaj reguloj klarigis la difinon de nebankaj paginstitucioj kaj iliaj starigaj postuloj kaj plibonigis regulojn pri pago.

La reguloj difinis la kontrolajn kaj administrajn devojn kaj rimedojn de la Popola Banko de Ĉinio, la centra banko de la lando, kaj ankaŭ skizis ĝiajn metodojn pri traktado de riskoj kaj petis lokajn registarojn kunlabori kun la centra banko pri traktado de riskoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree