Ĉina ambasadoro al Usono urĝas du flankojn ĉerpi inspiron kaj saĝon el Tablotenisa Diplomatio
Yu Publikigita: 2023-12-17 16:46:49

Ĉina ambasadoro al Usono Xie Feng vokis la du flankojn ĉerpi inspiron kaj saĝon el sia Tablotenisa Diplomatio antaŭ pli ol kvin jardekoj.

Dum parolado en lasttempa kunveno okazigita de la ĉina ambasadorejo en Usono por memorfesti la 52an datrevenon de Tablotenisa Diplomatio, Xie diris, ke la ĉina-usonaj rilatoj hodiaŭ estas denove ĉe vojkruciĝo.

"Ni devas rerompi la glacion inter niaj landoj," Xie diris. "Ĉinio kaj Usono sukcese rompis la 22-jaran glacion antaŭ 52 jaroj, kaj hodiaŭ ni devas havi pli grandan fidon forĵeti pensmanieron de la malvarma milito, defii la 'politikan ĝustecon' kaj transsalti la kaptilon de grandlanda konflikto."

Connie Sweeris, usona tablotenisa ĉampiono, kiu aliĝis al la glaci-rompa vojaĝo al Ĉinio en 1971, ŝia edzo Dell Sweeris kaj s-ino Jan Berris, kiuj akceptis la ĉinan tablotenisan delegacion vizitantan Usonon en 1972, rememoris siajn spertojn kaj dividis siajn pensojn.

"Mi pensas, ke estas tre grave antaŭenigi la rilatojn en tabloteniso," Connie Sweeris diris al raportistoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree