La Adora Magia Urbo, la unua enlande konstruita granda plezurŝipo de Ĉinio, vendrede foriris de Ŝanhaja Ŝipkonstruejo Waigaoqiao kaj atingis sian hejmhavenon, la Ŝanhajan Internacian Plezurŝipan Havenon Wusongkou. La ŝipo prepariĝas por sia unua komerca vojaĝo la 1an de januaro 2024.
Ĉirkaŭ 1 300 ŝipanoj el 30 landoj kaj regionoj prenis siajn lokojn en la ŝipo. La 16-etaĝa Adora Magia Urbo longa je 323,6 metroj povas gastigi pli ol 5 000 pasaĝerojn.