Sendito de Xi ĉeestis enoficiĝan ceremonion de madagaskara prezidento Rajoelina
Ema Publikigita: 2023-12-18 16:49:32

Laŭ la invito de madagaskara prezidento Andry Nirina Rajoelina, Hu Chunhua, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĉeestis la enoficiĝan ceremonion de Rajoelina sabate en Antananarivo kaj renkontiĝis kun Rajoelina dimanĉe.

Hu transdonis korajn salutojn kaj bondezirojn de Xi al Rajoelina. Hu diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj kun Madagaskaro kaj volas labori kun Madagaskaro por profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, firme subteni unu la alian pri demandoj koncernantaj iliajn kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn, kaj antaŭenigi sian ampleksan kunlaboran partnerecon al nova nivelo.

Rajoelina sincere dankis la ĉinan prezidanton pro sendo de speciala sendito por ĉeesto al la enoficiĝa ceremonio kaj petis Hu transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al Xi.

Laŭ Rajoelina, Madagaskaro donas grandan gravecon al la tradicia amikeco kun Ĉinio kaj volas vastigi kunlaboron kun Ĉinio en gravaj kampoj kiel agrikulturo, industrio, energio kaj homaj resursoj, por antaŭenigi dulandajn rilatojn al pli alta nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree