Rusa ĉefministro venos al Ĉinio por 28a regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio
Yu Publikigita: 2023-12-18 20:18:12

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin anoncis lunde en Pekino, ke laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Qiang, rusa ĉefministro Mikhail Mishustin estos en Ĉinio de la 19a ĝis la 20a de decembro por la 28a regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio.

Responde al rilata demando, Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la regula kunveno inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio estas grava mekanismo por efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj kunordigi duflankan praktikan kunlaboron en diversaj kampoj. Ĝi okazas ĉiujare depost sia starigo en 1996.

Wang diris, ke dum la kunveno, la du flankoj profunde interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj, praktika kunlaboro kaj demandoj de komunaj interesoj.

Wang rimarkigis, ke sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, ĉina-rusaj rilatoj konservis sanan kaj stabilan disvolviĝon. Venontjare, la du landoj festos la 75an datrevenon de diplomatiaj rilatoj kaj la Kulturan Jaron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree