Proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj Wang Wenbin anoncis dimanĉe, ke Shohrat Zakir, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos funebraĵon de la forpasinta kuvajta emiro Sheikh Nawaf al-Ahmad al-Sabah la 18an de decembro.
Shohrat Zakir, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, vojaĝos al Kuvajta Urbo por ĉeesti la okazaĵon.