Wang Yi renkontiĝis kun vicministro pri eksterlandaj aferoj de KDPR
Ema Publikigita: 2023-12-18 19:27:40

Ĉina ministerio pri ekterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vicministro pri eksterlandaj aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Pak Myong Ho lunde en Pekino.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj KDPR estas valoraĵo por ambaŭ flankoj.

Wang aldonis, ke en la lastaj jaroj, la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj KDPR plue disvolviĝis en la nova epoko sub la strategia gvidado kaj persona zorgo de la plej altaj gvidantoj de la du landoj.

Wang diris, ke Ĉinio ĉiam rigardas siajn rilatojn kun KDPR el strategia kaj longtempa perspektivo kaj volas labori kun KDPR por plifortigi komunikadon kaj kunlaboron, kaj profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas kune okazigi serion da aktivadoj memorfestantaj la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj venontjare, kaj antaŭenigi daŭran kaj stabilan disvolviĝon de amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj KDPR.

Pak diris, ke estas la neŝancelebla pozicio de KDPR senĉese disvolvi la rilatojn inter KDPR kaj Ĉinio laŭ la alta volo de la plej altaj dulandaj gvidantoj kaj la postuloj de la nova epoko.

Pak diris, ke KDPR volas labori kun Ĉinio por plifirmigi la fratan amikecon inter la du landoj, kaj daŭre plifortigi multflankan kunlaboron kun Ĉinio por protekti komunajn interesojn kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree