Ĉinio kaj Rusio okazigis 27an sesion de komitato pri kunvenoj inter registaraj ĉefoj
Yu Publikigita: 2023-12-19 16:32:36

Ĉina vicĉefministro He Lifeng prezidis la 27an sesion de la komitato pri regulaj kunvenoj inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio, kune kun rusa vicĉefministro Dmitry Chernyshenko lunde en Pekino.

He diris, ke la ekonomioj de Ĉinio kaj Rusio estas tre komplementaj kaj interesoj de ambaŭ flankoj estas profunde interligitaj. Ekde de ĉi tiu jaro, sub la strategia gvidado de la du ŝtatestroj, duflankaj interŝanĝoj sur ĉiuj niveloj fariĝis pli aktivaj, komerca kunlaboro atingis fruktodonajn rezultojn, gravaj strategiaj projektoj stabile efektiviĝis, interkonektebleco akceliĝis kaj kunlaboro en financo, produktkapablo, scienco kaj teknologio, komunikado, doganoj, media protekto, urba konstruado kaj aliaj kampoj estis fruktodonaj, montrante fortan vivecon.

He rimarkigis, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por plue efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plani la estontajn prioritatojn pri kunlaboro kaj prepariĝi por la 28a regula kunveno inter registaraj ĉefoj de la du landoj.

Chernyshenko diris, ke Rusio pretas konservi striktan komunikadon kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi duflankan pragmatan kunlaboron.

La du flankoj faris profundan komunikadon kaj interŝanĝojn pri kunlaboro en la kampoj de ekonomio kaj komerco, industrio, agrikulturo, scienco kaj teknologio, transportado kaj financo, kaj atingis serion da reciprokprofitaj rezultoj kaj konsento.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree