Ĉina ĉefministro prezidis 28an regulan kunvenon inter registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio kun rusa ĉefministro
Ema Publikigita: 2023-12-20 14:59:54

Ĉina ĉefministro Li Qiang prezidis la 28an regulan kunvenon inter la registaraj ĉefoj de Ĉinio kaj Rusio, kun rusa ĉefministro Mikhail Mishustin marde en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por preni la 75an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj venontjare kiel ŝancon por plenumi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, daŭre antaŭenpuŝi la amikecon de Ĉinio kaj Rusio de generacio al generacio, kaj puŝi la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio por nova kaj pli granda disvolviĝo.

Mishustin esprimis kondolencon al la ĉina flanko pro la viktimoj kaŭzitaj de la tertremo, kiu okazis en la gubernio Jishishan en la ĉina nordokcidenta Gansu-provinco.

Mishustin diris, ke Rusio volas labori kun Ĉinio por plenumi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco, energio kaj investo, profundigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon ene de multflankaj mekanismoj kiel la UN kaj BRICS.

Li kaj Mishustin kune anoncis la sukcesan finon de la Ĉina-Rusa Sport-Interŝanĝa Jaro 2022-2023, kaj ambaŭ flankoj bone okazigos la Ĉin-Rusan Kulturan Jaron 2024-2025.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree