Wang Yi: Konvena traktado de mara situacio estas ĉefa prioritato
Yu Publikigita: 2023-12-21 17:06:12

Ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi merkrede urĝis la filipinan flankon preni konvenan traktadon de la nuna mara situacio kiel ĉefan prioritaton dum telefona konversacio kun filipina ministro pri eksteraj aferoj Enrique A. Manalo laŭ la peto de ĉi-lasta.

“La severaj malfaciloj alfrontataj de la ĉina-filipinaj rilatoj nun enradikiĝas en la fakto, ke la filipina flanko ŝanĝis sian politikan sintenon, perfidis promesojn, kiujn ĝi faris, senĉese provokis problemojn en la maro kaj subfosis la legitimajn rajtojn de Ĉinio,” diris Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Wang diris, ke la duflankaj rilatoj nun estas ĉe vojkruciĝo, kun la estonteco ankoraŭ nedecidita, kaj la filipina flanko devas agi singarde. Li aldonis, ke anstataŭ iri plu en la malĝusta direkto, la filipina flanko devas reveni al la ĝusta vojo kiel eble plej rapide, kun konvena traktado de la nuna mara situacio kiel ĉefa prioritato.

Manalo parolis pri la vidpunktoj de la filipina flanko pri la demando de la rifo Ren'ai, esprimante la esperon, ke malkonsentoj povas esti traktataj en maniero akceptebla al ambaŭ flankoj, por mildigi streĉon kaj malebligi konfliktojn. Manalo aldonis, ke la filipina flanko volas plifortigi dialogon kun Ĉinio sincere, utiligi la duflankan komunikan mekanismon pri maraj demandoj kaj kune serĉi solvon al la demando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree