Premiero de ĉina-franca filmo okazis en ĉefsidejo de Unesko
Ema Publikigita: 2023-12-21 15:14:40

Premiera ceremonio de la ĉina-franca dokumentfilmo "Pekina Homo: La Lasta Sekreto de la Homaro" okazis marde vespere en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo, Francio. La filmo estas kune produktita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la Franca Televida Stacio, la Produkta Kompanio de Francio 10.7 kaj aliaj.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) faris paroladon per videoligo. Ĝenerala vicdirektoro de Unesko Qu Xing, Antoine Arnault, direktoro de la Grupo LVMH, Jacques Malaterre, la franca direktoro de la filmo kaj aliaj ĉinaj kaj francaj gastoj ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladojn. Pli ol 700 gastoj el la kulturaj kaj sciencaj rondoj de Ĉinio kaj Francio partoprenis en la ceremonio.

Laŭ Shen Haixiong, la temo de la filmo montras, ke la homaro havas komunan sorton de antikvaj tempoj ĝis nun, kaj ĉiu progreso de la homa civilizacio ne povas okazi sen interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter homoj.

Shen diris, ke ĈKG ĉiam laboras por disvastigi elstarajn kulturajn verkojn el Ĉinio kaj la mondo kaj protekti kaj antaŭenigi diversan disvolviĝon de la monda kulturo.

La jaro 2024 estos la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj la Parizaj Olimpikoj ankaŭ mirinde malfermiĝos. ĈKG kune organizos kelkajn interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kun siaj kolegoj el francaj kulturaj, sportaj kaj gazetaraj rondoj por kune antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree