Industria produktvaloro de Ĉinio ĉi-jare kreskos eble je pli ol 4,3%
Yu Publikigita: 2023-12-22 19:26:33

Laŭ la Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio, la jara kresko de Ĉinio en valor-aldona industria produktvaloro eble superos 4,3% ĉi-jare, ĉar industria produktado konservas renormaligan tendencon.

La ministerio diris ĵaŭde en Nacia Laborkunveno pri Industria Disvolviĝo kaj Informadikigo, ke la produktvaloro de la manufaktura sektoro, kun sia porcio stabila en la malneta enlanda produkto de Ĉinio, okupos la unuan lokon de la mondo por la 14a sinsekva jaro en 2023.

En la unuaj 11 monatoj de ĉi tiu jaro, la produktvaloro de la ĉefaj altteknologiaj fabrikantoj de Ĉinio pliiĝis je 2,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum tiu de la sektoro de ekipaĵa fabrikado kreskis je 6,4%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree