Altrangaj militaj oficialuloj de Ĉinio kaj Usono ĵaŭde interparolis per videoligo, post la konsento inter la du gvidantoj en novembro por rekomenco de milita komunikado.
Liu Zhenli, membro de la Centra Milita Komisiono (CMK) de Ĉinio kaj estro de la Komuna Stabejo de la CMK, emfazis la bezonon de komunikado kaj kunlaboro inter la du armeoj surbaze de egaleco kaj respekto. Dum la kunveno kun CQ Brown, prezidanto de komunaj stabestroj de Usono, Liu diris, ke la renkontiĝo inter la du gvidantoj kontribuos al la stabileco kaj plibonigo de duflankaj rilatoj.