Sekureca Konsilio de UN aprobis rezolucion por plifortigi humanitaran helpon al Gazao
Ema Publikigita: 2023-12-23 18:28:45

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj vendrede pasigis ŝlosilan rezolucion, emfazante la tujan akcelon de helpliveraĵoj al la civiluloj en Gazao, sed sen la origina alvoko por "urĝa haltigo de malamikaj agoj" inter Israelo kaj Hamas.

Dai Bing, diplomatia komisiito de konstanta misio de Ĉinio al UN, diris post la voĉdono, ke konsiderante la humanitaran katastrofon en Gazao, la rezolucio liveras "almenaŭ brilon de espero" por pli kaj pli rapida liverado de helpo al Gazao.

Li aldonis, ke "ĉu ĉi tiu brilo de espero povas esti vere sentita de la popolo de Gazao en ĉi tiu katastrofo ankaŭ dependas de ĉu la rezolucio povas esti efektive plenumigata."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree