Printempa Festo estis listigita kiel flosanta ferio de UN
Ema Publikigita: 2023-12-23 16:57:00

La 78a Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) vendrede adoptis rezolucion por indiki la Printempan Feston kiel flosantan ferion de la Unuiĝintaj Nacioj.

Dai Bing, diplomatia komisiito de konstanta misio de Ĉinio al UN, diris post la adopto de la rezolucio, ke la Printempa Festo, kiel tradicia ĉina festo kun familia rekuniĝo kaj bondeziroj por la venonta jaro, ne nur portas la ideojn de la ĉina civilizacio de paco kaj harmonio, sed ankaŭ portas la komunajn valorojn de la homaro, kiel harmonian familion, socian inkluzivecon kaj solidajn rilatojn inter homo kaj naturo.

Dai aldonis, ke multaj landoj listigas la Printempan Feston kiel nacian feston, kaj ĉirkaŭ kvinono de la homaro festas ĉi tiun feston en diversaj manieroj.

Dai diris, ke la klopodoj de Ĉinio por antaŭenigi la Printempan Feston kiel ferion de la UN estas pragmata paŝo al la realigo de la Tutmonda Civilizacia Iniciato de Ĉinio kaj pledado por diverseco en civilizacioj.

Laŭ Dai, la rezolucio montras la influon de la ĉina civilizacio kaj celas plifortigi interŝangojn inter diversaj civilizacioj tutmonde. Ĝi ankaŭ reflektas la valorojn de diverseco kaj inkluzivemo antaŭenigitaj de la UN.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree