La unua enlande konstruita granda kurierŝipo de Ĉinio, la "Adora Magia Urbo", foriris el haveno en Ŝanhajo dimanĉe, komencante sian provan veturadon.
Kunportante invititajn gastojn kun preskaŭ 1 300 ŝipanoj el la tuta mondo, la ŝipo ekveturis dimanĉe posttagmeze el la Ŝanhaja Wusongkou-Internacia Terminalo kaj estas atendita reveni al la terminalo lunde.
Alia prova veturado estas planita poste por prepari la komercan inaŭguran vojaĝon al Nordorienta Azio la 1an de januaro 2024.