Ĉefministro Li Qiang alvokis uzi ĉiujn eblajn rimedojn por plibonigi la vivkondiĉojn de tuŝitaj homoj en tertremaj lokoj en nordokcidenta Ĉinio.
Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), sabate vizitis kelkajn vilaĝojn en la gubernio Jishishan, la provinco Gansu kaj la gubernio Minhe en la najbara provinco Qinghai.
Lunde je la 11a horo kaj 49 minutoj en la areoj okazis tertremo de magnitudo 6,7-a, lasante 148 homojn mortajn kaj 781 vunditajn ĝis vendredo, kaj faligante multajn konstruaĵojn.
Dum la vizitoj, la ĉefministro parolis kun homoj trafitaj de la katastrofo kaj eksciis pri la laboroj rilataj al reloĝigo, helpaj provizoj kaj konstruado de provizoraj loĝejoj.
Li diris, ke la ĉefa prioritato de nuna helplaboro estis certigi, ke la tuŝitaj homoj restu varmaj kaj sekuraj vintre.