Proparolanto de Ministerio de Eksteraj Aferoj: Ideo pri konstruado de komunumo de homaro kun komuna estonteco estas baza vojo solvi tutmondajn problemojn
Ĝoja Publikigita: 2023-12-25 20:50:40

La kuranta jaro markas la dekan datrevenon de la ideo pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco, metita de ĉina prezidanto Xi Jinping. Demandite pri tio, Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, lunde diris en regula gazetara konferenco, ke la ideo pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco respondis ĝeneralan postulon de diverslandaj popoloj pri paco, disvolvo kaj kunlaboro, kaj estas baza vojo solvi tutmondajn problemojn.

Mao diris, ke antaŭ dek jaroj alfrontante profundajn ŝanĝiĝojn de la mondo, la epoko kaj la historio, prezidanto Xi kreeme metis la gravan ideon pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Lastajn dek jarojn la ideo ŝanĝiĝis de konceptoj al agoj, liveris fortan garantion por protekti mondan pacon, donis potencan movforton por antaŭenigi mondan disvolvon, kunigis superajn fortojn por solvi tutmondajn defiojn, kaj ricevis varmajn reagojn de la internacia komunumo.

Ŝi diris ankaŭ, ke sub la gvidado de la ideo, Ĉinio proponis kaj akcelis efektivigon de altkvalita konstruado de Zono kaj Vojo, la tutmonda iniciato pri disvolvo, la tutmonda iniciato pri sekureco, la tutmonda inicitao pri civilizacio kaj aliaj gravaj iniciatoj, volas kun la internacia komunumo konstrui la mondon malferman, inkluziveman, puran kaj belan kun kontinua paco, ĝenerala sekureco kaj komuna prospero, kaj krei pli belan estontecon de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree