La Konstanta Komitato de la 14a Nacia Popola Kongreso, ĉina plej alta leĝdona instanco, komencis sian sepan sesion lunde por ekzameni multajn leĝprojektojn kaj reviziitajn projektojn.
La sesia tagordo inkludas ekzamenon al revziita projekto de la Organiza Leĝo pri la Ŝtata Konsilio, la reviziita projekto de la Kompania Leĝo, la amendprojekto de la Bonfara Leĝo, projekto de leĝo pri nutraĵa sekureco, amendprojekto de la Kriminala Leĝo, projekto de leĝo pri administrado de urĝa respondo kaj projekto de leĝo pri kamparaj kolektivaj ekonomiaj organizoj.