Gvidantoj de la ses landoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro (LMK) promesis lunde komune konstrui komunumon kun komuna estonteco kaj modernigon de la regiono.
En deklaracio, publikigita post la kvara Kunveno de Gvidantoj de LMK virtuale, gvidantoj de Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio reasertis, ke ili kontinue pliigos konfidon kaj respekton, kunaranĝos naciajn disvolvajn strategiojn, profundigos praktikan kunlaboron kaj kolektive traktos defiojn.