Ĉinio publikigis plenuman planon pri akcelado de komuna prospero per pli granda kaj pli bona diĝita ekonomio laŭ informo el nacia statistika buroo lunde.
La plano, komune publikigita de la buroo kaj la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, celas akceli profundan integrigon de diĝitaj teknologioj kaj la reala ekonomio kaj solvi problemon de neekvilibro kaj nesufiĉeco de disvolvo per diĝitaj metodoj.
La plano faris aranĝojn pri kvar ŝlosilaj flankoj, nome, akceli harmonian regionan disvolvadon per diĝita ekonomio, antaŭenigi diĝitan ekonomion en la kamparo, altigi diĝitan kompetencon de la publiko por pli bona dungiteco kaj stimuli inkluziveman provizon de sociaj servoj danke al diĝitaj metodoj.