Ĉina ĉefministro alvokis integreblan disvolvon kaj sekurigan kunlaboron inter lancang-mekongaj landoj
Ĝoja Publikigita: 2023-12-26 16:35:21

Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde alvokis, ke lancang-mekongaj landoj fortigu integreblan disvolvon kaj sekurigan administradan kunlaboron. Li anoncis ĉinan decidon doni krediton speciale celantan komunan disvolvadon de lancang-mekongaj landoj.

Li faris la videajn rimarkojn en la kvara Kunveno de Gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro (LMK), komune prezidata de Li kaj birma gvidanto Min Aung Hlaing, en la ĉeesto de kamboĝa ĉefministro Hun Manet, laosa ĉefministro Sonexay Siphandone, tajlanda ĉefministro Srettha Thavisin kaj vjetnama ĉefministro Pham Minh Chinh.

Li montris, ke lancang-mekonga kunlaboro estas grava afero iniciatita kaj akcelata de la ses landoj de la regiono. Li alvokis, ke la ses landoj faru sin ekzemplo en konstruado de altkvalita Zono kaj Vojo kaj efektivigado de la Monda Iniciato pri Disvolvo, la Monda Iniciato pri Sekureco kaj la Monda Iniciato pri Civilizacio.

Poste Li proponis kvar punktojn pri fortigo de Lancang-Mekonga Kunlaboro.

Unue, li urĝis profundigi integreblan disvolvon, komune plani kaj plenumi rilatajn interkonektajn projektojn en la lancang-mekonga regiono, akceli eskaladon de kunlaboraj projektoj en translanda ekonomio kaj komerco, produkta kapablo kaj agrikulturo, protekti sekurecon kaj stabilecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj fortigi kunlaboron sur inteligenta fabrikado kaj granda datumo.

Due, Li alvokis, ke diversaj flankoj antaŭenigu verdan kunlaboron, plene respektu laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉiuj landoj en racia disvolvo kaj utiligo de akvaj resursoj kaj atentu zorgojn unuj de la aliaj, aldonante, ke Ĉinio estas preta esplori kunlaboron kun aliaj landoj pri administrado de tuta lancang-mekonga baseno kaj akceli kunlaboron pri energia transformo kaj ekologia protektado.

Trie, li diris, ke ĉiuj flankoj devas fortigi sekurigan administradon, antaŭenigi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭripovan sekurecon, kaj forte ataki krimojn, kiel interretan hazardludon kaj telekomunikan fraŭdon.

Kaj kvare, Li alvokis profundigi interŝanĝojn inter homoj.

Ĉiuj flankoj dankis Ĉinion pro ĝia elstara kontribuo al akcelo de LMK, promesante fortigi kunlaboron sur kampoj, inkluzive de agrikulturo, renovigo, redukto de malriĉeco, interkonektado, diĝita ekonomio, verda disvolvado, akvaj resursoj kaj turismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree