Kial ili forlasis aŭ prokrastis establi fabrikon en Usono?
CMG Publikigita: 2023-12-26 21:54:16

"Post zorga konsiderado ni forlasis la planon establi baterian fabrikon en Oklahomo, Usono." Lastatempe, la kompanio Panasonic, bateria liveranto de la kompanio Tesla, anoncis tiun ĉi novaĵon. Sed tio ne estas sola kazo.

Januare, la sudkorea kompanio LG "senlime prokrastis" la planon starigi kun la kompanio General Motors baterian fabrikon en Usono; junie, la kompanio TSMC en Tajvano, Ĉinio, anoncis prokrasti la produktadon ĝis 2025 pro manko de bone trejnitaj laboristoj; oktobre, la japana kompanio Honda retiriĝis el la plano produkti kun General Motors malmultekostajn elektrajn aŭtojn, Ford prokrastis produkti kun la sudkorea kompanio SK On, kune investita, baterion en Kentukio, Usono… Ekde la kuranta jaro sinsekvo da monde famaj entreprenoj konkure forlasis aŭ prokrastis planon fondi fabrikon en Usono. La usona registaro metis serion da instigaj rimedoj kaj subvenciaj politikoj por allogi entreprenojn al konstruado de fabriko, sed kial ili donis malajn "merkatajn respondojn"?

Se entrepreno volas investi por establi fabrikon en iu loko, ĝi devas konsideri la koston kaj profiton, la lokan merkaton kaj makroskopan medion, kaj la lokajn politikojn kaj aliajn elementojn.

Efektive, por solvi la kaviĝon de manufakturo, la usona registaro jam delonge koncentris sian penson al "reindustrigo", esperante revenigi dungadon al Usono. Tiu ĉi usona registaro prezentis sinsekvon da subvencioj kaj impostreduktaj politikoj. Sed por Usono la kosto estas malavantaĝo, al la industraj politikoj mankas kontinueco, la ekonomia strukturo tro inklinas al financado, kaj pro tio malfacilas revigligi la manufakturon.

Kaj krome, tio maltrankviligos ordinarajn usonajn civilulojn, se oni trudas "altiri" la industrion al Usono, ĉar en tiu procezo multe kreskos la kosto de la konsumantoj, kaj ankaŭ la enorma elspezado eble helpos al inflacio iri supren. Usona amaskomunikilo diris, ke en la ĉi-jara Kristonasko la prezo de donacoj konstante leviĝas, kaj rezulte de tio trionoj de la usnanoj decidis forlasi doni donacojn, 42-elcentoj de la malgrandaj entreprenistoj ne povas pagi normalajn monpremiojn. En tia okazo, kian elekton la merkato havas? La respondon oni jam donis.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree