Ĉinaj leĝdonantoj kunvenas por ekzameni raportojn pri sema industrio kaj laboreja sekureco
Ĝoja Publikigita: 2023-12-27 15:58:30

Superaj ĉinaj leĝdonantoj marde kunvenis por ekzameni raportojn en okazanta sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK).

Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, ĉeestis al la dua plena kunveno de la sepa sesio de la 14a Konstanta Komitato de la NPK kaj faris raporton pri efektivigo de la Sema Leĝo.

Zhao diris, ke inspekto, lanĉita de la Konstanta Komitato de la NPK pri plenumado de la leĝo, montras, ke estas sekura la ĝenerala situacio de ĉina sema industrio.

La sesio aŭdis raporton pri plenumado de la Leĝo pri Laboreja Sekureco kaj du raportojn pri mezperioda evoluado de la plenumado de la programo de la 14a kvinjara plano por nacia ekonomio kaj sociala disvolvado kaj la longtempaj celoj ĝis 2035.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree