Oficialulo diris marde, ke Ĉinio alprenos diversajn rimedojn por garantii realigon de celoj skribitaj en la 14a kvinjara plano por la periodo inter 2021 kaj 2025.
En intertempa taksa raporto prezentata al la okazanta sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, ĉina plejalta leĝdona instanco, Zheng Shanjie, direktoro de la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono, diris, ke Ĉinio jam finis duonon de la plano kaj metis solidan bazon por garantii fortan komencon de konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj.