Ĉina Defenda Ministerio diris ĵaŭde, ke lastatempa konversacio per videoligo inter stabestroj de ĉina kaj usona armeoj akiris pozitivajn kaj konstruivajn rezultojn.
Ĉefo de la Komuna Staba Departemento de Ĉina Centra Milita Komisiono Liu Zhenli dialogis per videoligo kun Charles Brown, prezidanto de la Komuna Stabo de la usona armeo la 21-an de decembro.
Wu Qian, proparolanto de la Ĉina Defenda Ministerio, diris en monata novaĵ-kunveno en Pekino, ke dum la dialogo la du flankoj interŝanĝis malkaŝe kaj profunde opiniojn pri gravaj interkonsentoj pri militaj aferoj, atingitaj de la dulandaj ŝtatestroj en San-Francisko, kaj pri komune prizorgataj problemoj. Li diris: "La videa dialogo akiris pozitivajn kaj konstruivajn rezultojn."