La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikigis Regularon pri Disciplina Ago de la KPĈ kaj urĝis en cirkulero, ke ĉiuj lokoj kaj departementoj fidele plenumu la regularon.
Laŭ la cirkulero, la reviziita regularo estis farita de la Centra Komitato de la KPĈ kiel parto de la klopodoj por trakti specialajn defiojn, kiujn granda partio alfrontas, kaj por plibonigi la sistemon de efektivigo de plena kaj rigora memregado.