NPK oponas kontraŭ negativaj klaŭzoj rilataj al Ĉinio en usona defenda rajtiga leĝprojekto
Ĝoja Publikigita: 2023-12-28 16:25:32

Proparolanto de la Komitato de Ĉina Nacia Kongreso (ĈNK) pri Eksteraj Aferoj merkrede esprimis fortan malkontenton kun rezoluta opono kontraŭ la negativaj klaŭzoj rilataj al Ĉinio en la Usona Defenda Rajtiga Leĝprojekto por Financa Jaro 2024, kiu lastatempe estis surskribita en leĝo.

Proparolanto Xu Dong diris, ke koncernaj klaŭzoj en la leĝprojekto manipulas la tajvanan demandon, pledas por strategia konkursado kun Ĉinio, rigardas Ĉinion kiel minacon, kaj akcelas "forigon de riskoj" sur ŝlosilaj kampoj rilataj al Ĉinio.

La proparolanto diris, ke la tajvana demando estas la kerno de ĉinaj kernaj interesoj, la bazŝtono de la politika bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la unua ruĝa linio, kiun oni devas ne trapasi.

La proparolanto aldonis, ke Usono faris solenan promeson pri la tajvana demando en la tri Ĉina-Usonaj Komunaj Komunikaĵoj.

La proparolanto substrekis, ke Ĉinio ĉiam persistas en la vojo de paca disvolvado. Li diris, ke la rilataj klaŭzoj en la usona leĝprojekto ignoras faktojn kaj predikas "malkuplon", senbride politikigas temojn ekonomiajn, teknologiajn kaj kulturajn kaj provas malhelpi normalajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono.

Xu diris: "Tiaj agoj estas nebonvenigataj kaj nejustaj, kaj malobservas interesojn de iu ajn flanko."

Xu diris, ke reciproka respekto, paca kunekzistado kaj komuna gajno estas la direkto de komuna klopodado de Ĉinio kaj Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree