Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio ĵaŭde diris, ke iu ajn ago kontraŭ merkataj principoj kaj rompanta la mondan duonkonduktantan merkaton ne nur damaĝos la rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ donos premon al entreprenoj de aliaj landoj, inkluzive de Usono.
Proparolanto He Yandong faris la rimarkojn en gazetara konferenco demandite pri provo de la usona Komerca Departemento por taksi dependecon de ĝiaj duonkonduktantaj provizaj ĉenoj de ĉipoj fare de Ĉinio.
Li diris, ke la duonkonduktanta industrio estas altgrada tutmondiĝo kaj tiuj agoj rompos stabilecon de monda industrio kaj provizaj ĉenoj.