La centra banko ĵaŭde en kunveno diris, ke Ĉinio fortigos plenumadon de monaj politikoj, kiuj estas efektivigataj.
La Ĉina Popola Banko diris, ke politikoj estos plenumataj pluapaŝe por konservi racian kaj sufiĉan cirkuladon, gvidi racian kreskadon kaj ekvilibran provizadon de kreditoj, kaj teni la skalojn de sociala monkolekto kaj mona provizado konformaj al antaŭvidataj celoj por ekonomia kreskado kaj prezaj niveloj.