Ĉina ŝtatestra diplomatio en 2023 plenas de ĉefpunktoj
Ĝoja Publikigita: 2023-12-30 18:22:13

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj diris vendrede, ke grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj skribis grandiozan ĉapitron en 2023.

Responde al demando en regula gazetara konferenco, proparolanto Mao Ning diris, ke sub strategia gvidado de ŝtatestra diplomatio, grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj komencis novan vojaĝon kaj skribis grandiozan novan ĉapitron en 2023.

Unue, Ĉinio disvolvis grandlandajn rilatojn.

Mao diris, ke komenciĝis la kurantjara ŝtatestra vizito eksterlande, la vizito de prezidanto Xi Jinping al Rusio. Ĉina prezidanto kaj rusa prezidento faris longtempajn, sincerajn, amikajn kaj fruktodonajn dialogojn kaj interŝanĝojn kaj planis disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

Mao diris, ke invitite ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis pintkunvenon inter Ĉinio kaj Usono en San-Francisko. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri strategiaj kaj ĝeneralaj demandoj ŝlosilaj por la direkto de la ĉin-usonaj rilatoj kaj pri ĉefaj demandoj influantaj mondan pacon kaj disvolvon por stabiligi kaj plibonigi la dulandajn rilatojn.

Mao aldonis, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun franca prezidento kaj gvidantoj de Eŭropa Unio (EU). Ili interŝanĝis opiniojn kaj atingis gravajn konsentojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj EU, kaj regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna zorgo.

Due, Ĉinio fortigis solidarecon kaj kunlaboron kun najbaraj kaj evoluantaj landoj.

En Xi’an, prezidanto Xi prezidis la Pintkunvenon de Ĉinio kaj la Centra Azio, kie ĉiuj flankoj komune deklaris konstruadon de pli intima komunumo de Ĉinio kaj la Centra Azio kun komuna estonteco. En Johanesburgo, prezidanto Xi ĉeestis al la 15-a Pintkunveno de BRICS-landoj, kie BRICS-landoj faris historian paŝon al ekspansio.

En Pekino en la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, prezidanto Xi anoncis ok ĉefajn rimedojn, kiujn Ĉinio alprenos por subteni komunan akceladon de altkvalita kunlaboro de la Zono kaj Vojo por helpi evoluantajn landojn rapidigi modernigon.

Trie, Ĉinio dediĉis sian inteligenton al solvado de varmaj demandoj.

Kaj kvare, Ĉinio solidigis publikan bazon por amika kunlaboro.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree