Ĉina sendito sabate alvokis la koncernajn partiojn pri la ukraina krizo meti fruan finon al malamikeco.
La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) vendrede okazigis urĝan kunvenon por konsideri civilajn viktimojn kaŭzitajn de la konflikto en Ukrainio. Sabate, laŭ la peto de Rusio, la konsilio kunvenis denove por diskuti la saman demandon.
Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke Ĉinio malĝojas pro ĉi tiuj densaj diskutoj de la konsilio pri la lamentindaj atakoj kaj civilaj viktimoj antaŭ la jarfino.
"Ni profunde zorgas pri la daŭrado de la ukrainia krizo kaj pri la furiozaj flamoj de milito, kiuj kontinue kaŭzas netakseblan detruon en tempo, kiam la nova jaro alvenos baldaŭ," li diris al la Sekureca Konsilio.
Geng aldonis, ke estas neniu gajninto en iu ajn konflikto aŭ milito. Ili alportas nenion krom profunda sufero al senkulpuloj kaj terura damaĝo al paco kaj stabileco en la regiono kaj nur seriozigos la nunajn malfacilojn al monda ekonomia disvolviĝo, precipe al evoluantaj landoj en efektivigo de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo.