Xi sendis gratulan mesaĝon al nova svisa prezidento Viola Amherd
Qiujieming Publikigita: 2024-01-01 18:31:16

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Viola Amherd pro ŝia enoficiĝo kiel prezidento de la Svisa Konfederacio.

Xi diris, ke nuna ĉina-svisa novigema strategia partnereco havas bonan tendencon por disvolvo. Ambaŭ flankoj devas sekvi la kunlaboran spiriton de “egaleco, novigo kaj komuna gajno” kaj antaŭenigi kontinuan novan progreson en praktika kunlaboro en diversaj kampoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ĉina-svisaj rilatoj kaj pretas labori kun prezidento Amherd por profundigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi reciprokprofitan kunlaboron kaj konduki la dulandajn rilatojn al nova alto.

Ankaŭ ĉina vicprezidanto Han Zheng sendis gratulan mesaĝon al Karin Keller-Sutter pro ŝia enoficiĝo kiel vicprezidento de la Svisa Konfederacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree