Xi kaj Biden interŝanĝas gratulojn okaze de 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2024-01-01 16:17:41

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden lunde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 45a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj de la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas grava evento en la historio de la dulandaj kaj internaciaj rilatoj.

Xi diris, ke dum la pasintaj 45 jaroj, la ĉina-usonaj rilatoj trairis alton kaj malalton kaj progresis ĝenerale, kio ne nur plibonigis la bonfarton de la du popoloj, sed ankaŭ antaŭenigis pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Xi diris, ke historio jam pruvis kaj daŭre plene pruvos, ke reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajna kunlaboro estas la ĝusta maniero por la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kiel du ĉefaj landoj.

Li diris, ke tio devas esti la direkto de komunaj klopodoj faritaj de Ĉinio kaj Usono en la nova epoko.

Xi montris, ke li kaj Biden, dum sia renkontiĝo en San-Francisko, eksplikis estontec-orientiĝan “san-franciskan perspektivon”, gvidante la kurson por la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj.

Li alvokis Ĉinion kaj Usonon serioze efektivigi la gravajn komunajn komprenojn kaj rezultojn atingitajn de la du ŝtatestroj, kaj fari konkretajn agojn por antaŭenigi la stabilan, sanan kaj daŭripovan disvolviĝon de la ĉina-usonaj rilatoj.

Xi emfazis, ke li pretas labori kun Biden por daŭre gvidi la kurson de la ĉina-usonaj rilatoj, profitigi la du landojn kaj du popolojn, kaj antaŭenigi la pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

En sia mesaĝo, Biden diris, ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1979, la ligoj inter Usono kaj Ĉinio faciligis la prosperon kaj ŝancojn de Usono, Ĉinio kaj la mondo.

Biden diris, ke li dediĉas sin por trakti ĉi tiujn gravajn rilatojn respondece, kaj atendas daŭrigi antaŭenigon de la usona-ĉinaj rilatoj surbaze de la progreso farita de la antaŭuloj de la du gvidantoj kaj per multaj renkontiĝoj kaj diskutoj inter la du ŝtatestroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree