La unua enlande konstruita granda plezurŝipo de Ĉinio, la Adora Magia Urbo, lunde forlasis havenon en Ŝanhajo, komencante sian virgan komercan vojaĝon.
La Adora Magia Urbo, longa je 323,6 metroj, havas malnetan pezon de 135 500 tunoj kaj povas enteni 5 246 pasaĝerojn per 2 125 gastoĉambroj. Ĝi havas 16 etaĝojn kaj entute 40 000 kvadratajn metrojn da publika spaco por loĝado kaj distrado.