Pli ol 90% de enketitoj maltrankvilas pri novaj altoj de defendaj buĝetoj de Usono kaj Japanio
Yu Publikigita: 2024-01-02 19:52:26

La militaj buĝetoj de Usono kaj Japanio por 2024 ambaŭ atingis historiajn altojn, aldonante pli da maltrankvilo al ĉi tiu streĉeco. Laŭ tutmonda enketo farita de CGTN (China Tutmonda Televida Reto), 93% de la enketitoj estis profunde maltrankvilaj, opiniante, ke la neracia pliigo de la milita elspezo de Usono kaj Japanio malstabiligos regionan pacon kaj ekigos novan vetarmadon en Orient-Azio kaj eĉ en la mondo. Retano de CGTN diris, "La leviĝo de Usono kaj Japanio en milita influo eble maltrankviligos aliajn superpotencojn. Ĉi tio eble minacos la stabilecon kaj sekurecon de la azia regiono."

En 2023, tutmonda milita elspezo daŭre kreskis. Laŭ raporto publikigita de la Stokholma Internacia Esplorinstituto pri Paco en Svedio, tutmonda milita elspezo atingis 2,2 duilionojn da usonaj dolaroj en 2022, markante la kreskon por la oka sinsekva jaro kaj starigante novan alton depost la fino de la Malvarma Milito. Tiurilate, 89,3% de la tutmondaj enketitoj profunde maltrankviliĝis, ke daŭra kresko de tutmonda milita elspezo ne nur minacos pacon, sed plue pliseverigos la mondan sekurecan dilemon. Aliaj 87,2% de la enketitoj profunde maltrankviliĝis pri la prospero de la tutmonda armilkomerca merkato, opiniante, ke ĝi pliigos la riskon de regionaj konfliktoj kaj estigos blokajn konfrontiĝojn aŭ eĉ tutmondajn konfliktojn. Iu retano lamentis en sia mesaĝo, "Ni revenis al la epoko de la Malvarma Milito, Fera Kurteno kaj vetarmado."

La enketo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa lingvoj de CGTN, kun 33 984 retantoj voĉdonantaj kaj esprimantaj siajn opiniojn ene de 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree