Okazis 135 milionoj enlandaj vojaĝoj dum novjara feriado en Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2024-01-02 15:23:47

Ĉina Ministerio de Kulturo kaj Turismo publikigis statistikojn, montrante, ke Ĉinio havis entute 135 milionojn enlandajn vojaĝojn dum la tritaga novjara feriado de la 30a de decembro 2023 ĝis la 1a de januaro 2024.

Laŭ la ministerio, la kvanto kreskis je 155,3 procentoj kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro kaj je 9,4 procentoj kompare kun 2019.

La ministerio aldonis, ke dum la periodo, la totala enspezo en la turisma merkato de Ĉinio superis 79,73 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 11,27 miliardoj da usonaj dolaroj), duobligante la nombron de la sama periodo de la lasta jaro kaj kreskante je 5,6 procentoj kompare kun 2019.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree