Ĉina proparolanto parolas pri 45a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono
Qiujieming Publikigita: 2024-01-02 18:28:50

La jaro 2024 markas la 45an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La 1an de januaro, prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Joe Biden interŝanĝis gratulajn mesaĝojn ĉi-okaze.

La starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas grava evento en la historio de la dulandaj kaj internaciaj rilatoj. Dum la pasintaj 45 jaroj, la ĉina-usonaj rilatoj trairis alton kaj malalton kaj progresis ĝenerale. Duflanka komerco kreskis de malpli ol 2,5 miliardoj da usonaj dolaroj en 1979 al proksimume 760 miliardoj da usonaj dolaroj en 2022; dudirekta investo kreskis de preskaŭ nul al pli ol 260 miliardoj da usonaj dolaroj; kaj 284 paroj da ĝemelaj provincoj, gubernioj kaj urboj estis starigitaj. La du landoj faris ankaŭ utilan kunlaboron pri diversaj internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj kaj tutmondaj aferoj. La historio montras, ke la kresko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur kontribuas al la bono de la du popoloj sed ankaŭ al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo.

La politiko de Ĉinio al Usono estas konsekvenca kaj klara. Ĝi estas reciproka respekto, paca kunekzistado kaj kungajna kunlaboro. Jen la sperto, kiun ni akiris el la kurso de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono tra la jaroj kaj la ĝusta maniero por la du landoj interkonsenti. Ĝi kongruas kun la tendenco de la epoko kaj servas al la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj. La sukceso de iu lando estas ŝanco por la alia. Ni povas helpi unu la alian sukcesi kaj prosperi kune.

Ĉinio dediĉas sin por stabilaj, sanaj kaj daŭripovaj rilatoj kun Usono. En la pintkunveno en San-Francisko, Xi kaj Biden atingis pli ol 20 konsentojn en la kampoj kiel politikaj aferoj kaj ekstera politiko, komerco kaj financo, interpopolaj interŝanĝoj, tutmonda regado kaj militistaro kaj sekureco. Ili eksplikis estontec-orientiĝan “san-franciskan perspektivon”, gvidante la kurson por la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj. Ĉinio pretas labori kun Usono por serioze efektivigi la gravajn komunajn komprenojn kaj rezultojn atingitajn en la pintkunveno, kune disvolvi ĝustan percepton, regi malkonsentojn efike, antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron, plenumi devojn kiel ĉefaj landoj kaj antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn por gvidi la rilatojn en la ĝusta direkto al la avantaĝo de ambaŭ landoj kaj la tuta mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree