Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin marde diris en regula gazetara konferenco, ke la ekspansio de BRICS-landoj montris ĝian brilan perspektivon.
Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), Irano kaj Etiopio aliĝis al BRICS la 1an de januaro, duobligante ĝian membraron de 5 ĝis 10.
Wang diris, ke Ĉinio plene fidas la estontecon de la BRICS, kaj ke la kunlabora mekanismo de BRICS pliigis solidarecon kaj influon kaj fariĝis pozitiva kaj stabila forto por bono en internaciaj aferoj.
Wang diris, ke laŭ peto de koncernaj landoj, BRICS decidis grandigi sian membraron, kio servas al la komuna aspiro de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, kaj sekvas la tutmondan tendencon al multpoluseco.
Wang diris, “Ni laboros kun BRICS-partneroj por strebi al novaj atingoj en pli granda BRICS-kunlaboro.”