La Komerc-Aviadila Korporacio de Ĉinio marde liveris sian kvaran enlande ekspluatitan pasaĝeraviadilon C919 al Ĉina Orienta Flugkompanio por komerca funkciado.
La livero estis finita per mallonga flugo matene de la Ŝanhaja Pudong-a Internacia Flughaveno al la Ŝanhaja Hongqiao-a Internacia Flughaveno.
La liverita aviadilo estas unu el la kvin aviadiloj, kiujn Ĉina Orienta Flugkompanio mendis en sia unua aĉeto de kvin aviadiloj C919 en 2021. La tria estis liverita komence de decembro 2023.
Ĝis la 31a de decembro 2023, la aviadilo C919 de Ĉina Orienta Flugkompanio efektivigis 655 komercajn flugojn, portante proksimume 82 000 pasaĝerojn, ekde la unua komerca flugo de C919 la 28an de majo 2023.