Ĉina ĉefministro kondolencas sian japanan paralelulon pro forta tertremo
Qiujieming Publikigita: 2024-01-03 19:20:47

Ĉina ĉefministro Li Qiang marde sendis kondolencan mesaĝon al sia japana paralelulo Fumio Kishida pro la forta tretemo, kiu trafis la japanan gubernion Ishikawa.

En sia mesaĝo, Li diris, ke li estis konsternita informiĝinte pri la forta tertremo en la gubernio, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj proprietaĵoj.

Nome de la ĉina registaro, Li esprimis profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

Li diris, ke li kredas, ke sub la gvidado de la japana registaro, la homoj en la regionoj trafitaj de la katastrofo povos venki malfacilaĵojn kaj rekonstrui siajn hejmojn kiel eble plej baldaŭ, kaj aldonis, ke Ĉinio volas liveri necesan helpon al Japanio en mildigo de la katastrofo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree