Ĉinio volas liveri helpon al Japanio trafita de tertremo
Yu Publikigita: 2024-01-03 19:20:16

La Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio merkrede diris, ke Ĉinio volas liveri necesan helpon al Japanio, post kiam 7,6-magnituda tertremo trafis la landon en la novjara tago kaj mortigis pli ol 60 homojn.

Proparolanto de la ministerio Wang Wenbin diris, ke ĝis nun estas neniu raporto pri ĉinaj viktimoj, kaj Ĉinio atenteme observas la situacion.

Serio da postskuoj estis registritaj en la regiono Noto de la gubernio Ishikawa post la forta tertremo lunde. La plena amplekso de la situacio restas nekonata, ĉar ruboj kaj tranĉitaj vojoj ankoraŭ malhelpis serĉadon kaj savadon merkrede.

Kiam savantoj donis urĝan helpon al postvivantoj meze de avertoj pri frostiga pluvo kaj terlavango, aviadilo de la japana marborda gvardio, kiu estis en misio al la regiono trafita de la tertremo, koliziis kun aviadilo de la Japana Flugkompanio en la flughaveno Haneda de Tokio marde.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree