Ĉina ĉefministro postulas certigi bonan komencon por ekonomia laboro de 2024
Qiujieming Publikigita: 2024-01-04 15:44:45

Ĉina ĉefministro Li Qiang alvokis pluajn klopodojn por kreskigi novajn produktivajn fortojn, antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon kaj bone komenci la ĉi-jaran ekonomian laboron dum sia inspektado en la centra ĉina provinco Hubei.

En sia vojaĝo marde kaj merkrede, Li ankaŭ emfazis la altkvalitan disvolviĝon de la Jangzia Ekonomia Zono kaj la efektivigon de la aranĝo farita en la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro.

En la urbo Yichang, Li vizitis la digon Gezhouba por informiĝi pri la konservado de Jangzio, la akvovojo de la Tri Gorĝoj kaj la planado de nova kanalo. Li diris, ke oni devas fari pli multe por liberigi la avantaĝojn de la rivera transportado, akvoprotekto, ekologio kaj kultura turismo de Jangzio.

Li urĝis lokajn entreprenojn antaŭenpuŝi teknologian novigon, antaŭenigi verdan disvolviĝon kaj senĉese levi la industriajn kaj valorajn ĉenojn.

En la urbo Wuhan, Li inspektis la disvolviĝon de la industrioj de fulm-memora blato kaj lasero kaj promesis pli da celata politika subteno por turni pli da teknologiaj atingoj en produktkapablon. Dum vizito al la nacia mapada kaj telesensa laboratorio, Li instigis esploristojn fari pli grandajn sukcesojn en kernaj teknologioj kaj pli kontribui al la teknologia memstareco de Ĉinio.

En la urbo Ezhou, Li montris, ke la flughaveno Huahu en Ezhou havas klarajn avantaĝojn kaj favorajn kondiĉojn por disvolviĝi en internacian aertransporta nodon kaj alvokis la flughavenon pli bone servi la Jangzian Ekonomian Zonon kaj la landan konstruadon de nova disvolva strukturo.

Li ankaŭ alvokis oficialulojn de la provinco Hubei fari aktivajn kaj solidajn paŝojn kaj doni novajn kontribuojn al nacia disvolviĝo per novaj atingoj en altkvalita disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree