Ĉinio sin devontigas al klopodoj por mildigo de situacio en Ruĝa Maro
Yu Publikigita: 2024-01-04 19:51:01

Ĉina sendito merkrede esprimis firman devontigon de Ĉinio al kunlaboro kun ĉiuj rilataj partioj en irantaj klopodoj por mildigo de la situacio en la Ruĝa Maro.

"Ĉinio sin devontigos plu al laboro kun ĉiuj partioj por fari senlacajn klopodojn por mildigo de la situacio en la Ruĝa Maro, politika solvado de la jemena demando, ĉesigo de malamikeco en Gazao kaj longdaŭra paco kaj stabileco en Mez-Oriento," Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris al la Sekureca Konsilio.

Geng emfazis la gravan rolon de la Ruĝa Maro kiel internacia transporta itinero. "Certigi senbaran aliron al la akvovojo kaj la sekurecon de pasantaj ŝipoj kontribuas ne nur al la sekureco kaj stabileco de la regiono, sed ankaŭ al tutmonda provizĉena sekureco kaj konservado de internacia komerca ordo," li emfazis.

"Ni alvokas la koncernan partion ĉesi ataki civilajn ŝipojn kaj respekti kaj protekti la liberecon de navigado de ĉiuj landoj en la Ruĝa Maro", Geng eksplikis la pozicion de Ĉinio dum parolado pri la lastatempaj sekurecaj breĉoj en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree