Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĵaŭde publikigis kvar subscenejojn por la Vespero de Printempa Festo 2024, kiuj estas la urbo Shenyang en nordorienta Ĉinio, la urbo Xi’an en nordorienta Ĉinio, la urbo Kashgar en nordokcidenta Ĉinio kaj la urbo Changsha en centra Ĉinio.
La kvar subscenejoj kune kun la ĉefscenejo en Pekino faros la jarfinan prezentadon en antaŭvespero de la ĉina novjaro, kiu falas la 9an de februaro ĉi-jare.
Prezidanto de ĈKG Shen Haixiong ĉeestis la publikigan ceremonion por la kvar subscenejoj.