Diversaj kulturaj aktivadoj okazos dum Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo
Yu Publikigita: 2024-01-05 19:54:47

Centoj da kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio okazos en 2024 dum la Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo.

La anonco estis kune farita de la Ministerio pri Kulturo kaj Turismo kaj la franca ambasadorejo en Ĉinio ĵaŭde en gazetara konferenco.

2024 markas la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj estas ankaŭ Ĉina-Franca Jaro de Kulturo kaj Turismo.

Serio da aktivadoj kovrantaj prezentartojn, vidartojn, kulturan heredaĵon kaj turisman diskonigon estos okazigitaj, inkluzive de malferma koncerto, kunveno pri turisma diskonigo, kaj ekspozicio de la Malpermesita Urbo de Ĉinio kaj la Versajla Palaco de Francio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree