Ĉinio komencis kontraŭdumpingan enketon al brando el EU
Yu Publikigita: 2024-01-05 20:28:02

Laŭ la Ministerio pri Komerco, Ĉinio vendrede komencis kontraŭdumpingan enketon al brando importita el la Eŭropa Unio (EU) laŭ peto prezentita de la Ĉina Alkoholaĵa Asocio en la nomo de la enlanda industrio.

La ministerio diris en deklaro en sia retejo, ke la kontraŭdumpinga enketo estas direktita al brando produktita de EU en ujoj enhavantaj malpli ol 200 litroj kaj importita en la periodo de la 1a de oktobro 2022 ĝis la 30a de septembro 2023.

La ministerio aldonis, ke ĝi esploros ankaŭ ajnan damaĝon faritan al la ĉina branda industrio de la 1a de januaro 2019 ĝis la 30a de septembro 2023.

La enketo finiĝos antaŭ la 5a de januaro 2025, sed eble estos longigita por duonjaro en specialaj cirkonstancoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree